Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 242 (2010-05-03)
[pri IJK] Internaciisma Renkontiĝo la 21an, 22an kaj 23an de majo en Reus (Katalunio)

Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian 6an Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo.

Ĉi-jare la urbo Reus gastigas la Renkontiĝon. Ĉirkaŭ centra placo okazos la kunagado: ebrimojosaj interkonaj ludoj, koncerto de JoMo kaj lokaj DJ-oj, ateliero pri dancoj, manĝoj kaj elmontro de improvizaj kantoj. En proksimaj ejoj okazos prepegoj pri lingvaj malplimultoj (eŭska, okcitana kaj arpitana), ateliero pri lingva daŭripovo, distraj kaj amuzaj atelieroj pri katalunaj kulturaĵoj, kaj esperanto-kurseto por komencintoj. Krome, ni ĉiuj kunfestos la venkon de F.C. Barcelona en la fina pokalo de Champions League ;-)

Nia intenco estas agi kune, katalunaj malesperantistoj kaj tutmondaj esperantistoj. Per iom da helpo, bona volo kaj emo, certe ĉiuj interkompreniĝos, ni interŝanĝos vidpunktojn kaj amuziĝos tre!

Informoj kaj aliĝo: http://esperanto.cat/reus2010/hejmo_eo.htm

Ne dubu pridemandi kiun ajn detalon. Venu kaj ĝuu la katalunan printempon en festa etoso!

Ĝis tuj en Esperantuj', Farri

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026